|
|||||||||||
Lyr Add: La Vetisto
|
Share Thread
|
Subject: Lyr Add: La Vetisto From: Haruo Date: 27 Sep 20 - 10:27 PM I'll be singing this tonight at the Seattle Song Circle I translated it about thirty years ago. La Vetisto The Gambler Kenny Rogers elangligis Liland B. ROS’, c. 1990? Je varma nokt’ somera, en trajno al nenie, Vetiston mi renkontis. Por dorm’ ni lacis tro, Do fenestron ni dividis en tenebron rigardante, Gis enuo, nin kaptante, pelis lin al ekparol’. Li diris, "Knabo, mi vivgajnis per legado de vizagoj, La kartojn divenante lau aspekto de okul’; Kaj pardonu min, sed klare al vi tute mankas asoj. Por guteto da viskio mi klarigos pri la regul’." Do mi donis la botelon; li la lastan guton glutis, Almoze cigaredon petis kaj alumeton plu. Kaj la nokto tombsilentis, la mieno blankpaligis; Li diris, "Se vi volas ludi, do atentu al la instru’: "Vi devas scii, kiam teni, kaj kiam karton preni, kiam lante marsi for, kaj kiam kurigi vin. Ne kalkulu vian monon dum vi sidas ce la tablo; Venos tempo por kalkuli post la ludofin’." "Scias la vetisto la sekreton de vivado: Cu teni au forjeti karton por maksimuma profit’— Car venki au malvenki ebligas ciu mano. Kaj la sola vera venko estas morti en la lit’." Fininte la parolon, fenestren li sin turnis; Estingis sian stumpon, kaj dormen drivis li. Kaj iam dum la nokto, li la finan venkon gajnis, Sed en liaj lastaj vortoj estis pika as’ por mi: "Vi devas scii, kiam teni, kaj kiam karton preni, kiam lante marsi for, kaj kiam kurigi vin. Ne kalkulu vian monon dum vi sidas ce la tablo; Venos tempo por kalkuli post la ludofin'. |
Subject: RE: Lyr Add: La Vetisto From: Haruo Date: 27 Sep 20 - 10:42 PM The original author was Don Schlitz. Kenny Rogers just did the most successful recording of it. So far, to my knowledge, it's never been recorded in Esperanto... |
Subject: RE: Lyr Add: La Vetisto From: Haruo Date: 28 Sep 20 - 07:03 AM Second round I did The Klingon King. |
Share Thread: |
Subject: | Help |
From: | |
Preview Automatic Linebreaks Make a link ("blue clicky") |