I just added a third Esperanto version of "Jerusalem" to my online hymnal:
JERUSALEMO
translated by William Auld (one of the most significant and prolific of 20th century Esperanto writers), published (Chapecó: Fonto, 1987) in a book entitled Omaĝoj (p. 10)
The other two versions I have are "Ĉu antaŭ longe paŝis Li" from Himnaro Esperanta:
- Pratempe en Anglujo ĉu
Tramontis tiu piedpar'?
Ĉu paŝtis sin la Diŝafid'
Sur angla verdo de l' kampar'?
Kaj ĉu prilumis Divizaĝ'
Ĉi nubajn montojn kun elan'?
Najbaris do Jerusalem'
Uzinojn sombrajn de Satan'?- Donu pafarkon de la or'!
Dezirosagojn en saguj'!
Al mi la lanc'! La nubojn for!
Flamĉaron mian donu tuj!
Ne cedos mia mensa lukt',
Nek mia glav' ripozos mem,
Ĝis sur la verda angla ter'
Stariĝos jam Jerusalem'.
and this version—not in the original meter, hence not singable to Parry's tune—by John Dinwoodie from Angla Antologio (vol. 1, p. 179):
- Ĉu antaŭ longe paŝis Li en mezo de la amikar' —
La Diŝafido — tie ĉi sur Anglaj montoj kaj kampar'?
Ĉu nigrajn montojn ĉirkaŭ ni briligis Divizaĝa lum'?
Ĉu Jerusalem estis vi, infera fabrikeja fum'?- Alportu sagojn de dezir', kaj arkon el flamanta or',
Kun fajra ĉaro de aspir' kaj mia lanc' — Ho nuboj, for!
Laboros mi sen tim' aŭ trem' kun glavo preta por komand',
Ĝis staros Nov-Jerusalem' en Angla bela verda land'.
Pratempe ĉu piedoj tiuj
Sur la montverdon anglan paŝis?
Kaj ĉu la sankta Di-ŝafido
En ĉarmaj kampoj sin malkaŝis?
Ĉu vere pro l' vizaĝo dia
Lumetis niaj montoj nubaj?
Ĉu konstruiĝis Jerusalem
Inter fabrikoj prem-inkubaj?
Portu al mi pafarkon mian
Orflaman, sagojn de deziro,
Kaj lancon! Nuboj, disvolviĝu!
Alportu ĉaron de sopiro!
Ne ĉesos mia lukto mensa,
Nek glav' en mia man' enuos,
Ĝis en la verda land' Anglujo
Ni Jerusalem finkonstruos.
I think Auld's is the best of the three, at least to sing.
Haruo