The Mudcat Café TM
Thread #4122   Message #3655756
Posted By: Haruo
01-Sep-14 - 04:32 AM
Thread Name: Origins: Ghost Riders in the Sky
Subject: RE: Lyr Req: Ghost Riders in the Sky
In Esperanto:

Vakero iris rajdi dum malluma venta tag'
Kaj paŭzis li ripozi en la mezo de la vag'.
Ekvidis li gregegon, ruĝokula kontinu'
Stampedis ili tra la nubravin' kaj ĉifonblu'.

Ji-pi-jaj-jej, Ji-pi-jaj-jo, Hantgrego en la ĉiel'

Brulstampoj flamis forte, kaj la hufoj estis ŝtal',
La kornoj nigre brilis, la spirado estis skval'.
Timfulmo lin trapasis kun la tondro de la greg'
Ĉar venis la Rajdantoj kaj ilia mornkrieg':

Ji-pi-jaj-jej, Ji-pi-jaj-jo, Hantrajdo en la ĉiel'

Vizaĝoj tre marasmaj, sur ĉemizoj ŝvitimpres',
Rajdante por rekapti tiujn bovojn sen sukces',
Ĉar ili devas rajdi daŭre sur la ĉielkamp'
kun bruo de ĉevala fajrspirad' kaj kri' sen damp':

Ji-pi-jaj-jej, Ji-pi-jaj-jo, Hantrajdo en la ĉiel'

Galopis la rajdantoj preter li kaj vokis lin,
"Por savi vin kaj ne infere rajdi, aŭdu nin:
Reformu vin, vakero, aŭ ĉielen rajdos vi
por ĉiam post la grego en diabla tragedi'."

Ji-pi-jaj-jej, Ji-pi-jaj-jo, Hantrajdo en la ĉiel'